
Albumo ref : VKKD050-019
KD 11 titoloj - 40:45 mn
Sen - PERSONE Svedio
Produktita de Vinilkosmo © 2002
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Jen faceto malpli konata de tiu bando en la pinto de la esperanto-rok-scenejo. Tute akustika, kun du gitaroj, kontrabaso kaj bela kanto kiuj harmonie interpleksiĝas kun la muziko; tiu etoso bone konata de iliaj kutimaj koncert-partoprenantoj, troviĝas nun en KD !
Krom la 9 noveldonitaj registraĵoj, sed bone konataj de la fanoj, kiel la klasika "Mi ĉiam kredis", la mistika "Perloj sur la ter'" kaj la svenige bela akustika transformaĵo de la iama elektra furoraĵo "Revoj", reaperas "Lasu min sonĝi" el la albumo "...sed estas ne" kaj "Nun mallumas" el la albumo "Povus esti simple" ambaŭ remastrigitaj.
PERSONE estas :
Anders Grop : Contrabaso, voĉo
Bertilo Wennergren : voĉo, akustika gitaro
Martin Wiese : voĉo, akustika gitaro, mandolino, fluto, tamburino, cimbaletoj, skatoloj kaj darbuko,
Registrado kaj miksado fare de Persone per portebla studio en Stokholmo kaj Berlino.
/p
5- Sen
10,00 €
Albumo 11 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :